Teologio
Teologio en Esperanto

Nia celo estas publikigi teologiajn artikolojn en Esperanto. Niaopinie la tasko gravas. Tial atendu, ni petas, la aperigon de materialo. La teologio mem pli gravos; tamen, la ampleksigo de esperantaj teologiaj terminoj estos meritoplena tasko. Oni ne povos konsenti pri ĉio, sed la ĝenerala sinteno estos ekumena.


La Eklezio bezonas teologojn.

Ni kredas, ke ĉiuj kristanoj iel estas teologoj! La tasko pensi teologie estas pli ol klera profesio; ĝi estas tasko por laikoj kaj pastroj. Kaj memevide oni parolas kaj verkas! La problemo por multaj estas la nescio pri la rolo de teologio en ĉiuj situacioj: teologio neniam mankas. Unu el la plej danĝeraj situacioj estas Kristanoj kiuj adoras la Biblion; sed ne agnoskas la ekziston de teologio eĉ en bibliisma sinteno. Mi ne estas amiko de Fundamentismo.
 
La Eklezio agnoskas tri pilierojn por teologia laboro: la Sanktaj Skriboj; Tradicio; kaj Racio. La tri elementoj necesas por ke teologoj atingu verajn konkludojn. Ĉiam estas tendenco ignori unu ol pli el la tri elementoj; kaj la rezultoj povas esti kastastrofaj.
 
Tamen, teologoj ankaŭ devas esti aventuremaj. Ili esploros novajn intelektajn landojn. Se ili ĉesos fari tion, ili atingos nenion, kaj ilia pensado fariĝos senviva. Pro tio povas esti tensio en la situacio. Tamen, Jesuo ankaŭ estigis tensiojn siaepoke. Kaj telogoj rajtas lerni tion de la Majstro!
 
Jen kelke da penseroj kiujn mi estonte pliampleksigos.
 
David W. Bisset